Jam por la 18-a fojo okazis en Varsovio Scienca Pikniko de Pola Radio kaj Centro de Scienco „Kopernik”. Tradicie jam partoprenis ĝin ankaŭ Esperantistoj. Ĉeftemo de la ĉi-jara festivalo estis tempo.

En la Esperanto-stando stando estis kvizoj, ludoj por infanoj, informiloj, ekspozico de eldonaĵoj. Aktivuloj de Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio kaj de Pola Esperanto-Junularo prezentis al la vizitantoj informojn pri tio kiel Esperanto ŝparas la tempon.

Niajn forojn de la evento eblas trovi ĉi tie. La Pikniko okazis la 31-an de majo en la Nacia Stadiono. Pliajn informojn eblas trovi ĉe pikniknaukowy.pl.