Pola Esperanto-Junularo lanĉis novan projekton. Temas pri reta fotaro de PEJ, en kiu nuntempe troviĝas ĉirkaŭ 700 sufiĉe bonkvalitaj kaj, plejgrave, teme organizitaj fotoj, kiuj servu al ni, al TEJO kaj al aliaj Esperanto-organizoj en facila trovado de bonaj bildoj. En la fotaro troveblas ĉefe fotoj de PEJ-aranĝoj kaj de aranĝoj, kiujn partoprenis membroj de PEJ.
Adreso de la fotaro estas: fotoj.pej.pl. La fotaro estas organizita tiel, ke plej facilas serĉi en ĝi laŭ etikedoj, kies listo troviĝas ĉi tie: www.flickr.com/photos/polaesperantojunularo/tags/. Se vi bezonas fotojn de konkreta evento, vi trovos ilin en albumoj: www.flickr.com/photos/polaesperantojunularo/sets. Fotoj (se ne indikite alie) estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda.
Bonan uzadon de fotoj.pej.pl!