Kadre de la proksimiĝantaj 109a Skota E-kongreso kaj 1a Tutkelta Kongreso (6-11 de junio) en Pitlochry okazos seminario pri financa mastrumado kaj monakirado, kiun eblas partopreni tute senpage! Seminario okazos inter 6a (vendredo) kaj 8a (dimanĉo) de junio. Se vi ŝatus resti pli longe (ĝis fino de la aranĝo), skribu kaj ni provos tion realigi.

La seminario estas la tria organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Eŭropa Unio, pere de la programo Dumviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio. La sekvaj trejnadoj okazos en la landoj de la aliaj partneraj organizoj kaj estos dediĉitaj al organizado de agadoj por junuloj, team-laboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj, memmastrumado, financa mastrumado kaj monakirado.

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Pitlochry (tamen ne pli ol 250€) kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en la aranĝo. Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 5a de majo sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) regantaj Esperanton almenau je komunikebla nivelo (tuta trejnado estas en Esperanto).