La ĉiujara kunveno de Pola Esperanto-Junularo okazos de la 1-a ĝis la 4-a de majo 2014 en Nowy Sącz. Detala programo estas ankoraŭ pretigata, tamen tutcerte dum la kunveno ni elektos la novan estraron kaj planos agadon – por la venonta jaro kaj pli vasthorizonta strategion. Por lundo ni planas varbadan tagon en lokaj lernejoj, do ni aparte invitas ĉiujn resti unu tagon pli longe.
Do, rezervu la tempon, anoncu vian alvenon kaj sekvu paĝon kunveno.pej.pl por pliaj informoj!