Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas plentempan TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Restis jam nemulte da tempo por kandidatiĝi, ĉar limdato estas la 30-an de marto 2014.

TEJO anoncis serĉadon de persono kiu ekde aŭgusto/septembro 2014 eklaborus por ĉirkaŭ unu jaro en oficejo de la organizo en Nederlando. La volontulado ligiĝas ĉefe kun administrado de la organizo, traktado de korespondaĵoj, preparado de subvencipetoj kaj kunlaboro kun aliaj organoj de TEJO – estraro, komitato, komisionoj.

De la kandidatoj oni postulas ĉefe bonan konon de Esperanto kaj eventuale aliaj lingvoj (prefere angla), konon de junulara Esperanto-movado, kapablon labori kun komputilo kaj pretecon fari oficejajn taskojn.

La volontulo havos senpagan loĝadon kaj ricevos poŝmonon certigantan (ĉirkaŭ 125 eŭroj semajne).

Pliaj informoj kaj detaloj rilataj al kandidatiĝo troveblas ĉe tejo.org/eo/volontulu.