Ĉu vi estas studento? Ĉu vi membras ĉe TEJO aŭ/kaj UEA? Ĉu vi emus lerni pri terminologio? Aliĝu al la terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!

Per la konkurso vi povas gajni subvencion por unusemajna somera terminologia kurso en Vieno (14-a ĝis 18-a de julio 2014). La subvencio valoras ĉirkaŭ 1000 eŭrojn. Limdato por aliĝi al la konkurso estas 31-an de marto.

Detalojn kaj la kondiĉojn de partoprenado vi trovos en la oficiala informilo. Aliĝu al la terminologia konkurso kaj vojaĝu al Vieno!