Post unu monato en Hungario, kadre de Junulara Esperanto-Renkontiĝo (JER) okazos Seminario pri Aktivula Maturigo (SPAMO). Ĝi estas la unua el serio de trejnadoj organizataj de Universala Esperanto-Asocio. Danke al la elstaraj trejnistoj oni povos lerni pri internacia komunikado (Stefan MacGill), lokaj grupoj (Veronika Poór), gazetara komunikado (Lu Wunsch-Rolshoven), modernaj komunikaj rimedoj (Peter Baláž) kaj provizado de kialoj (Orlando Raola).
La evento okazos en vilaĝo Szigetmonostor de la 21-a ĝis la 24-a de marto. Por partopreni le seminarion eblas ricevi subvencion de 100€. Limdato por kandidatiĝi estas la 28-a de februaro. Pliaj informoj pri la subvencio troveblas en la dokumento kaj pri Junulara Esperanto-Renkontiĝo ĉe jer.hu.