Kadre de la proksimiĝanta Internacia Junulara Festivalo (IJF, 16-22.04.2014) en Castelsardo okazos seminario pri organizado de eventoj, kiun eblas partopreni tute senpage! Eblos ekscii interalie kiel kunmeti programon, kiel aspektas administrado de tia evento, kiel oni preparas buĝeton.

La seminario estas la dua organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado – Grundtvig – Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj Esperanto-organizoj el Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio. La sekvaj trejnadoj okazos en la landoj de la aliaj partneraj organizoj kaj estos dediĉitaj al organizado de agadoj por junuloj, team-laboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj, memmastrumado, financa mastrumado kaj monakirado.

La subvencio kovras vojaĝkostojn al Castelsardo (tamen ne pli ol 300€) kaj partoprenaj, loĝajn kaj manĝajn kostojn en IJF. Por partopreni la seminarion necesas ĝis la 28-a de februaro sendi kandidatiĝon al pej@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon. En la motiviga letero ni petas mencii pri siaj eventualaj ĝisnunaj spertoj pri organizado de aranĝoj kaj pri planoj utiligi akiritajn sciojn estontece. La konkurso estas dediĉita nur al membroj de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) regantaj Esperanton almenau je komunikebla nivelo (tuta trejnado estas en Esperanto).