Ĉapeloj

Ekas sekvaj kursoj de Esperanto! En Varsovio kurso por komencantoj komenciĝas la 27-an de februaro (ĵaŭdo) je 18:30 kaj por progresantoj la 28-an de februaro (vendredo). La lecionoj okazas en sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe str. Andersa 37/59A. Okazos ĉ. 17 lecionoj (februaro-junio 2014). La tuta kurso kostas 150 zlotojn. La unua leciono senpagas! Aliĝi eblas ĉe la instruisto Szabolcs Szilva: szabolcs.szilva@pej.pl (informu nin ankaŭ, se vi interesiĝas pri la kurso sed ne povas aperi en la renkontiĝo).

En Vroclavo dumonata kurso de Esperanto por komencantoj organizata de Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” ekas la 3-an de marto (lundo) je 18:00. La lecionoj okazos dufoje semajne en sidejo de Silezia Esperanto Asocio ĉe str. Kościuszki 35a, 1-a etaĝo (eniro tra la pordego ĉe Kościuszki 37, apud poŝtoficejo). Ekas ankaŭ kurso por progresantoj – la 6-an de marto (ĵaŭdo) je 19:30 samloke.

En Nowy Sącz okazis jam organiza renkontiĝo de la nova grupo. La lecionoj okazos marde de 17:00 ĝis 19:00 en Pola Socikultura Agentejo PEGAZ, str. Narutowicza 3, 1-a etago.

Tiuj kursoj troveblas ankaŭ en fejsbuk-eventoj: