Ni kore invitas al la unua renkontiĝo CENTREJO – Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj kiu okazos edke 7 ĝis la 9 de marto en Svitavy en Ĉeĥio. Ĝi estas tute nova poraktivula aranĝo dum kiu vi havos oportunon ekkoni aliajn junajn esperantistojn de najbaraj landoj kaj eklabori en la internacia teamo! Ni celas ĉefe pliproksimigi esperantajn agadojn de tri landoj: Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando, intreŝanĝi opiniojn kaj spertojn, ekkoni unula aliajn. Do ne hezitu! Jam nun rezervu la daton por veni al Svitavy kaj esti kun ni laborante, ludante, mojosante!

Pliaj informoj haveblas ĉe la fejsbuka paĝo centrejo.