Ni prezentas al vi du eblecojn partopreni senpage en la Internacia Junulara Festivalo, kiu ĉi-jare okazos en Kastel’ Sarda en Sardujo (16-22.04.2014).

Unua el ili estas interŝanĝo de Pola kaj Itala Esperanto-Junularoj, kies membroj rajtas senpage partopreni la iliaj ĉefaj aranĝoj: Internacia Junulara Festivalo kaj en Junulara E-Semajno. Por partopreni la konkurson nenesas esti membro de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) kaj sendi motivigan leteron al pej ĈE pej.pl ĝis la 1-a 6-a de februaro 2014. Interŝanĝprogramo kovras kostojn de partopreno, loĝado (en plej malmultekosta kategorio) kaj manĝado, sed ne kovras vojaĝkostojn.

Limdato por la dua konkurso estas la 31-a de januaro 2014. Itala Esperanto Junularo, kadre de IJFonduso havigas 3 senpagajn lokojn por junuloj. En ĉi tiu konkurso la gajnintoj rajtos partopreni senpage la Internacian Junularan Festivalon kiel memzorgantoj, interŝanĝe aktive kunhelpante la organizantojn. Pliaj detaloj pri IJFonduso troveblas ĉe la paĝaro de IJF.