Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) organizas trejnseminarion pri genra identeco kaj genra egaleco, adresitan al junuloj aktivaj en sia reto de organizoj, kiuj deziras esplori la temojn kaj ekaktivi en tiu kampo. Estos spaco por prikonsideri la naturon de genro kaj kiel genro rilatas al individua identeco, diskuti la kulturajn stereotipojn pri vireco, virineco kaj sekseco, la bildojn transdonitajn de la amaskomunikiloj, kaj la genro-bazitajn perforton kaj diskriminacion.

La seminario okazos en Castelsardo (Sassari), Italujo, en la kadro de la tie okazonta Internacia Junulara Festivalo. Partoprenantoj de la trejnseminario ricevas €50 da rabato pri la partoprenkotizo de IJF kaj TEJO repagas al 70% de vojaĝkostoj. Kandidatiĝi eblas ĝis la 11-a de januaro 2014. Pli detalaj informoj troveblas ĉe tejoseminarioj.wix.com/genraegaleco.

La seminarion organizas TEJO, kunlabore kun la Itala Esperantista Junularo, kaj kun la financa subteno de Eŭropa Junulara Fonduso (Konsilio de Eŭropo).