Internacia Junulara Kongreso 2014

Jen komenciĝas ĉi-jara eldono de la konkurso de TEJO por partopreni en la Internacia Junulara Kongreso, kiu en 2014 okazos en Brazilo. Premioj de la konkurso povas kovri ĝis 80% de ĉiuj kostoj (inkluzive de vojaĝkostoj).

Por kandidatiĝi oni devas esti individua membro de TEJO kaj preti ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK. Krome tio devas esti la unua eksterlanda IJK de la kandidato, krom se la kandidato jam aktive agas en TEJO. Favore konsiderataj (tamen ne nepraj estas): loĝado en alia mondregiono ol Brazilo, bona regado de Esperanto (laŭeble pruvita per atestiloj), aktivado en landa aŭ loka E-organizo, malebleco alimaniere financi la partoprenon en la kongreso, iniciatemo kaj kapablo memstare kontribui al la programo kaj/aŭ helpi en la organizado.

Pli detalajn informojn pri la konkurso eblas trovi en la retpaĝo tejo.org/eo/p-ijk. La limdato por sendi la kandidatiĝon kaj referencan leteron de minumume unu TEJO-membro pasas la 31-an de decembro 2013.

Pasintjare danke al ĉi tiu konkurso IJK-n en Israelo partoprenis Anna Maria Koniecpolska-Lachowska. Ĉi tie Vi povas legi ŝian artikolon Partoprenu IJK-n! Rememoroj de junulara kongreso en Israelo.