Ni invitas aŭskulti la unuan prelegon el serio de Universitato de Esperanto, kiu okazis en la Varsovia Universitato la 29-an de oktobro 2013. Arkadiusz Zychewicz prezentas en ĝi lingvan problemon en komunikado inter homoj de malsamaj landoj, diversajn projektojn por solvi tiun problemon kaj mallonge prezentas argumentojn por Esperanto kiel la plej bona solvo.


Licencja Creative Commons

Ĉeokaze ni invitas al la sekva renkontiĝo de Universitato de Esperanto: Kiel utiligi Esperanton en 2014?. Ĉi-foje eblos ekscii pri eblecoj praktike utiligi Esperanton en 2013, do pri la plej gravaj kaj plej interesaj renkontiĝoj, festivaloj, interŝanĝoj, subvenciataj vojaĝoj, volontuladoj, staĝoj…

La renkontiĝo okazos lunde la 9-an de decembro 2013 je la 18-a 30 en salono 207 de la malnova Bilioteko de la Varsovia Universitato en Ĉefa Sidejo de VU (str. Krakowskie Przedmieście 26/28). La renkontiĝon gvidos Romualda Jeziorowska kaj Łukasz Żebrowski.