Finiĝas la 2013-a jaro, do ni instigas vin pagi PEJ-kotizon por 2014. Ekde tiu jaro eblas fari tion en du kategorioj: nur en Pola Esperanto-Junularo kiel estis ĝis nun aŭ por kune (kaj manŝpare) por PEJ, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj revuo Kontakto! [fot. V.Sgarbe]
Kion konkrete donas al vi PEJ-membreco?
- senpagan partoprenon en festivalo pri esperanta kulturo ARKONES en Poznano
- komunajn vojaĝojn tra Pollando kaj eksterlanden
- porkomencantajn interŝanĝojn kun alilandaj junularaj E-asocioj
Kaj kion donas membreco PEJ+TEJO+Kontakto?
- verŝajne plej bonan revuon en Esperantujo: simple legindan revuon Kontakto
- retan abonon de revuo Esperanto
- rabaton por la Internacia Junulara Kongreso kaj la Universala Kongreso
- eblecon partopreni en seminarioj de TEJO
- eblecon reprezenti TEJOn en diversaj internaciaj neesperantaj eventoj
Kaj se vi estas aktiva kaj ambiciplena, ne hezitu proponi vian helpon al teamoj de PEJ aŭ TEJO. Trovu vian lokon en Esperantujo kaj kreu kun ni la junularan Esperanto-movadon en Pollando kaj en la mondo!
La kotizo PEJ kostas 10 zlotojn por 1 kalendara jaro. La kotizo PEJ+TEJO+Kontakto kostas 70 zlotojn por 1 kalendara jaro. Pli detalaj informoj troveblas ĉe pej.pl/membrigho.