Ni rekomendas viziti la 14ajn Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn por kune festi naskiĝtagon de la iniciatinto de Esperanto en lia devenurbo!

La aranĝo komenciĝos la 13an de decembro (vendredo) vespere en la bjalistoka 1a liceo. En la programo i.a. la spektaklo “Historio de Kuki”, prelego pri Esperanto-kino, prezento de novaj libroj, konkursoj, koncerto de la ensemblo Young Folk Crew, ludvespero kaj promenado laŭ la itinero de Esperanto kaj pluraj kulturoj, kiuj donis la komencon al Esperanto.

La aranĝo daŭros ĝis malfrua vespero la 15an de decembro kaj la partopreno estos senpaga. La Esperanto-klubejo funkcios kiel amasloĝejo. La programon de la 14aj BZT vi trovos ĉe la paĝo bit.ly/programo2013.