Ekde 28-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014 en kuracfonta urbeto Szczawno-Zdrój okazos la 5-a Junulara E-Semajno. Ĝi estas organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj vere indas ĝin partopreni!

Krom kutimaj programaroj kiel prelegoj, trejnadoj, kinejo kaj diskejo estas preparataj kelkaj novaĵoj, interalie: mallongaj sciencaj prelegoj dum kiuj partoprenantoj rakontados pri diversaj fakaj aferoj ene de 5-10 minutoj; trejnado pri negocado por aktivuloj de diversaj landaj E-organizoj; du noktaj ekskursoj: al kastelo Książ aŭ al subteraj postnaziistaj koridoroj en Osówka; tuttaga ekskurso al Vroclavo kun promenado en malnova parto de la urbo kaj vizito en plej granda panorama pentraĵo en Pollando.

Vespera programo enhavos koncertojn de famaj Esparantaj muzikistoj (kiel Jomo, Kim, Jonny M) sed ankaŭ okazos debuto de tute nova esperanta muzikgrupo el Pollando!

Ĉu vi volas ĉeesti tiun nemalĉeesteblan eventon? Venu al JES! Aliĝu rete ĝis la 15 de decembro ĉe jes.pej.pl kaj partoprenu la plej mojosan novjaran renkontiĝon!