TEJO vojaĝigas vin! Ĉu vi estas aktiva en TEJO aŭ via landa sekcio, kaj ĉu vi interesiĝas pri vojaĝo al Nikaragvo por Esperanto?

Inter la 20-a kaj la 28-a de januaro okazos Esperanto-kongreso en Nikaragvo, kie estos multaj komencantoj, kiuj volas kontakton kun eksterlandaj esperantistoj. La organizantoj transprenas la plenan aliĝkotizon kaj la tranoktadon dum maksimume 5 noktoj en simpla gastejo. Krome estus bele, se vi pretus iom helpi ĉe la kongreso, eventuale viziti 1 – 2 tagojn la kursaron en Managvo kaj eventuale partopreni en Esperanto-renkontiĝeto en San José, se ni sukcesas aranĝi tion. Se vi interesiĝas pri kankurso por la subvencio, legu detalojn en la retpaĝo de TEJO. Kandidatiĝojn eblas sendi ĝis la 1-a de decembro 2013.