Uniwersytet Esperanto

Ni invitas al inaŭgura renkontiĝo kadre de projekto “Universitato de Esperanto”, kiu okazos la 29-an de oktobro 2013 (mardo) je 18:30 en salono de Brudziński en Kazimierzowski Palaco (str. Krakowskie Przedmieście 26/28) en ĉefa sidejo de Varsovia Universitato. La prezentanto dum la renkontiĝo estos Arkadiusz Zychewicz, kiu invitos al prelego “Ideo de la internacia lingvo”.

La projekto konsistos el 15 renkontiĝoj daŭrantaj po 90 minutoj, dun kiuj estos prezentita ideo de Esperanto, ĝiaj reguloj kaj kulturo, kiu kreiĝis dun jaroj inter ĝiaj uzantoj. Partopreno en la lecionoj estas senpaga. La projekto celas studentojn kaj instruistojn de la Varsovia Universitato.

La renkontiĝojn organizas Pola Esperanto-Junularo kaj Asocio de Polaj Studentoj de Varsovia Universitato. Pliaj informoj troveblas en fejsbuka paĝo de la projekto Uniwersytet Esperanto.