Aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo el Krakovo ekhavis sian retpaĝon. Informoj pri tio kio okazas ĉe ili eblos sekvi ĉe krakovanoj.pl.

Krakovanoj estas grupo de junaj Esperantistoj, kiuj simple volas amuziĝi per Esperanto. Ili renkontiĝas, kune vojaĝas al Esperanto-aranĝoj, gastigas aliajn Esperantistojn kaj organizas prezentaĵojn pri la lingvo. Ili ankaŭ kunlaboras kun Studenta Scienca Esperanto-Rondo en Jagelona Universtitato.