Ni invitas vin por la varsovia Esperanto-kurso por komencantoj! La kurso komenciĝos la 3an de oktobro je 18:00 en la sidejo de Pola Esperanto-Asocio en la strato Gen. Wł. Andersa 37/59a (n-ro de domtelefono 159). Pri la postaj renkontiĝoj ni tie decidos. Okazos du lecionoj semajne. Ĉiu leciono daŭras 90 minutojn. Okazos ĉ. 30 lecionoj. La kurso por la semestro kostas nur 150 polajn zlotojn (eblas pagi en du partoj). La unua leciono estas senpaga!

Informoj kaj aliĝoj al la kurso ĉe la instruisto – Szilva Szabolcs, szabolcs.szilva ĈE pej.pl.