Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) havas novan sep-personan estraron, elektitan dum la 69-a Internacia Junulara Kongreso en Nazareto, Israelo. Kun la samaj postenoj, kiel en antaŭa estraro reelektiĝis du membroj de Pola Esperanto-Junularo: prezidanto Łukas Żebrowski kaj ĝenerala sekretario Paweł Fischer-Kotowski. De la antaŭa estraro restis ankaŭ kasisto Nico Huurman el Nederlando, Michael Boris Mandirola el Italio kaj Tina Tišljar el Kroatio. Novaj en la estraro estas Veronika Poór el Hungario kaj Alexandre Raymond (Alekĉjo) el Francio/Brazilo. La estraron post sesjara laboro forlasis Sergeo Tyrin el Israelo (ne rekandidatiĝis) kaj post unu oficperiodo Petra Smidéliusz el Hungario/Argentino, kiu ne estis reelektita.