33-a Pola Esperanto-Kongreso

De la 28-a ĝis la 30-a de junio 2013 en Lodzo okazos la 33-a Pola Esperanto-Kongreso. Ĝia temo estos „Julian Tuwim – De Esperanto ĝis gloro”. Kadre de la kongreso okazos renkontiĝo de Pola Esperanto-Junularo kaj ankaŭ programo aparte dediĉita al junularo.

Kongresa kotizo por junuloj 18-26-jaraj estas 30 zlotoj kaj por pli il 26-jaraj – 40 zlotoj. La plej malmultkosta tranokteblo estas en amasloĝejo (10 zlotoj po nokto) kun propraj dormsakoj. La kongreson gastigos Lodza Kulturdomo ĉe la strato Traugutta 18. Pliaj informoj troveblas en dosieroj:

Kongreson organizas Ĉefa Estraro de Pola Esperanto Asocio kaj Lodza Filio de PEA. Kontakto: rk-lodzo ĈE poczta.wp.pl.