Nur 2 semajnoj restis ĝis la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazos de la 12-a ĝis la 14-a de aprilo 2013 en Vroclavo. En la programo estos interalie PEJ-kunsido en kiu ni resumos la agadon de la lasta jaro, planos la sekvan kaj elektos novan estraron de la organizo, seminario “KomencIntoj”, renkontiĝo kun aktivuloj de Silezia Esperanto-Asocio, sed ankaŭ pli distraj programeroj, kiel vizito al Vroclava Zoo-gardeno kun best/vort/a ludo tie kaj je la fino Vroclava Historia Kostumbalo kun temaj prelegoj, kiu ĉi-foje orientiĝos je 1923-a jaro.

Pliajn informojn, ankaŭ tiuj praktikajn pri alveno kaj loĝado, kaj ankaŭ detalan programon eblas trovi ĉe paĝo kunveno.pej.pl. Ne forgesu aliĝi ĉe pej ĈE pej.pl aŭ en evento en fejsbuko.