PEJ en Vroclavo

Ni invitas al kunveno de Pola Esperanto-Junularo kiu okazos de la 12-a ĝis la 14-a de aprilo 2013 en Vroclavo. Ĝia ĉefa celo estas resumi la agadon de la lasta jaro, plani la sekvan kaj kompreneble elekti novan estraron de la organizo. Detala programo estas ankoraŭ preparata tamen certe ni komencos vendrede vespere per neformala renkontiĝo. Oficiala programo komenciĝos sabate matene kaj finiĝos dimanĉe pli malpli ĝis tagmezo.

Pliajn informojn jam baldaŭ eblos trovi ĉe pej.pl kaj en fejsbuko.