En kakovaj universitatoj post la 20-a de februaro 2013 komenciĝas jenaj kursoj de Esperanto: meza B1-B2 por ne krakovanoj – kurso interreta-semajnfina, A1 – lernado por komencantoj en la universitato, A2 – kontinuo de baznivelo (diversaj ebloj).

Daŭras ankaŭ supera kurso C1. Ni invitas studentojn kaj aliajn interesiĝantojn en ĉiu aĝo. Kursoj estas organizataj konstante. Lecionoj okazas regule, unufoje semajne (30 horoj en semestro). Prezo de semestro estas de 180 zlotoj ĝis 275 zlotoj depende de kurso.

Pli detalaj informoj kaj aliĝoj ĉe esperanto.info1.pl@gmail.com.