Ni invitas partopreni en la konkurso organizata de Itala kaj Pola Esperanto-Junularoj. Kadre de interŝanĝo membroj de tiuj asocioj rajtas senpage partopreni la iliaj ĉefaj aranĝoj: Internacia Junulara Festivalo en Italio kaj en Junulara E-Semajno en Pollando.

Kion tio signifas praktike? Gajninto de la konkurso rajtas absolute senpage partopreni en la Internacia Junulara Festivalo, okazonta en Ostuno de la 27-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2013. Por partopreni la konkurson nenesas esti membro de Pola Esperanto-Junularo (se vi ankoraŭ ne membras, klaku ĉi-tien) kaj sendi motivigan leteron al pej ĈE pej.pl ĝis la 10-a 13-a de februaro.

Interŝanĝprogramo kovras kostojn de partopreno, loĝado kaj manĝado (po 3 manĝoj tage), sed ne kovras vojaĝkostojn. Ne hezitu kaj provu tuj!

Aktualigo: La konkurson gajnis Sylwia Piekarska. Gratulon!