AGH

Meze de decembro ekos sekva baznivela kurso de Esperanto en Krakovo – ĉi foje en Universitato de Scienco kaj Teknologio (AGH). La kurso konsistos el du semestroj po 30 horoj. La lecionoj komenciĝos la 14-an de decembro 2012 kaj daŭros ĝis la 20-a de junio 2013. Prezo de unu semestro estas 180 zlotoj.

Pliajn informojn eblas ricevi ĉe esperanto.info1.pl ĈE gmail.com.