Zamenhof w Warszawie

Jam sekvan mardon, la 27-an de novembro, en Muzeo de Wola okazos malfermo de la ekspozicio Zamenhof en Varsovio. La ekspozicio prezentas la silueton de Ludoviko Zamenhof ligita kun Varsovio ekde 1883. Ĉi tie kreiĝis lia libro Lingvo Internacia. En la ekspozicio eblos vidi la originalan ekzempleron de la verko el 1887-a jaro, kies 125-a datreveno estas en 2012.

La aŭtorino de la ekspozicio aparte atentigas pri prezentita brajla Esperanto-lernolibro kaj pri la speciala medalo – Medalo de Toleremo. Multnombraj bildoj venas el la kolektoj de Publika Biblioteko de Varsovio, Nacia Cifereca Arkivejo, Juda Historia Instituto, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Muzeo de Sporto kaj Turismo. Krom fotoj en la ekspozicio eblos vidi ankaŭ afiŝojn. Ekspoziciaĵoj venas el la kolektoj de Historia Muzeo de Varsovio, Muzeo de Farmacio, Historia Muzeo en Bjalistoko, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Varsovia Filio de Pola Esperanto-Asocio.

Ĉi tiu estas la oka ekspozicio el la serio Varsovianoj. Partnero de la projekto estas la Nacia Cifereca Arkivejo. La ekspozicion eblos viziti ĝis la 10-a de februaro 2013. La malfermo okazos la 27-an de novembro en la Muzeo de Wola ĉe la str. Srebrna 12.