PEJ en Vroclavo

“Montaj Programoj de PEJ” – tio estas semajnfinaj renkontiĝoj, kiuj okazos ĉiumonate en alia urbo de Pollando. La unua urbo-gastiganto estas Vroclavo!

Kadre de ĉi tiu kunveno okazos kelkaj prelegoj pri utiligo de Esperanto en la nuna mondo (en la pola), seminario pri organizado de Esperanto-festivaloj kaj pri strategioj por popularigi Esperanton (en Esperanto), urbovizitado, ekskurso al Szczawno-Zdrój, kie ni planas organizi Junularan E-Semajnon en venonta jaro kaj kompreneble interesa vespera programo.

Se Vi nur komencas lerni Esperanton aŭ pripensas eklernadon kaj volus ekscii pli pri praktika utiligeblo de ĉi tiu lingvo, venu sabate ja la 15-a por bloko de prelegoj en la pola!

La tuta evento komenciĝas jam vendrede vespere ĉe la str. Dubois 3/1.