Ni invitas al la sekvaj nun komenciĝantaj kursoj de Esperanto. En Bjalistoko la organiza renkontiĝo de la komencanta kurso okazos ĵaŭde la 11-an de oktobro je la 18-a horo. Tie estos planitaj horoj de sekvaj kunvenoj. La kurso okazos en sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo ĉe str. Piękna 3 (enirejo en la korto). Pliajn informojn eblas ricevi retpoŝte: bjalistoko ĈE pej.pl kaj telefone: +48665223316.

Al la organiza renkontiĝo de kurso en vroclavo ni invitas por la 15-a de oktobro je la 19-a horo. Lecionoj por komencantoj okazos marde kaj jaŭde de la 19:00 ĝis la 20:30. Krome, merkrede, ekde la 10-a de oktobro, en la samaj horoj okazos lecionoj de la kurso por progresantoj. Ambaŭ kursoj okazos en sidejo de Silezia Esperanto-Asocio ĉe str. Dubois 3/1. Pliaj informoj: vroclavo ĈE pej.pl, +48724604173.