Hungara Esperanto-Junularo

Antaŭ kelkaj tagoj ni informis pri Internacia Junulara Semajno en Hungario. Eble vi ŝatus partopreni ĝin senpage? Jes tio eblas!

Se Vi estas membro de Pola Esperanto-Junularo, Vi povas profiti de la interŝanĝprogramon de PEJ kaj de Hungara Esperanto-Junularo – PEJ-membroj povas senpage partopreni en IJS, kaj HEJ-membroj en JES. La organizoj kovros aliĝkotizon, programkotizon, manĝkotizon kaj loĝkotizon, do efektive ĉiujn surlokajn kostojn krom eventualaj aldone pagendaj ekskursoj.

La reprezentantoj havos du ĉefajn taskojn: helpi al organizantoj de evento por spertiĝi tie kaj reprezenti Polan Esperanto-Junularon en IJS. Por kandidatiĝi necesas sendi motivigan leteron al adreso pej ĈE pej.pl. Ĉar la interkonsento estas tre freŝa, kaj la aranĝo en Hungario tre proksima (30.07-05.08.2012), la kandidatiĝoj de PEJ-membroj devas atingi PEJ-estraron ĝis la 1-a de julio (inkluzive), do ne hezitu kaj kandidatiĝu tuj!

Aktualigo: La konkurson gajnis Marta Wierzbowska. Gratulon!