Hungara Esperanto-Junularo invitas ĉiujn al Internacia Junulara Semajno (IJS). La evento okazos inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto, proksime al la hungara ĉefurbo. La tempo estas aparte taŭga, ĉar IJS estas tuj post Somera Esperanto-Studado en Slovako kaj tuj antaŭ FESTO en Fracio. Eblos do karavane kunveturi inter ĉi tiuj aranĝoj.
IJS partoprenindas interalie pro koncerto de JoMo, la tradicia kaj bonfreneza akvobatalo, la vigla kaj amuza vespero kun aŭkcio kaj kazino, budapeŝtumo kaj bambumo, libera kaj neformala postkongreso, kaj ĉio ĉi en la fabeleca loko.
Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblas ĉe ijs.hu.