prom-2012-05-sulejowek

Ĉirkaŭ 40 personoj reprezentantaj pli ol 20 polajn junularajn organizaĵojn partoprenis trejnadon pri kreado de evolueblecoj de Pola Konsilio de Junularaj Organizaĵoj (PROM). Kompreneble ne mankis tie reprezentantoj de Pola Esperanto-Junularo.

La celo de la renkontiĝo estis eduki reprezentantojn de organizaĵoj engaĝiĝintaj en la agadon de PROM kaj diskutoj pri plano de agado de la unio de asocioj por la jaroj 2012-2014. Kadre de la metiejoj oni tuŝis ia. la temojn de ena kaj ekstera komunikado en la organizaĵo, daŭrigebla disvolviĝo, financado, lobiado kaj reprezentado.

Dum la renkontiĝo oni difinis laborkampojn, celojn kaj atendatajn rezultojn kiuj estos bazo por la agado de PROM dum la venontaj du jaroj. Kadre de la debatoj estis priparolataj ankaŭ vizio, celaro kaj longperioda strategio de agado de la organizaĵo. La renkontiĝo okazis en la tagoj 17-20 de majo 2012 en Sulejówek. Ĝi estis organizita en kunlaboro kun European Youth Forum (YFJ) kaj kun subteno de Ministerio de Nacia Edukado.

Pola Konsilio de Junularaj Organizaĵoj estas unio de asocioj en kies laboroj partoprenas pli ol 20 junularaj organizaĵoj en Pollando. Sian oficialan agadon PROM komencis en aprilo 2011, la celo de la organizaĵo estas inter alie kunkreado de porjunulara politiko kaj reprezentado de la membraj organizaĵoj rilate al la publika sektoro. Pliajn informojn eblas trovi en la retpaĝo prom.info.pl.