Tutmonda Esperantista Junulara Organizo serĉas plentempan TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo.

La estraro de TEJO anoncis serĉadon de persono kiu en januaro aŭ februaro eklaborus por 6-9 monatoj en oficejo de la organizo en Nederlando. La volontulado ligiĝas ĉefe kun administrado de la organizo, traktado de korespondaĵoj, preparado de subvencipetoj kaj kunlaboro kun aliaj organoj de TEJO – estraro, komitato, komisionoj.

De la kandidatoj oni postulas ĉefe bonan konon de Esperanto kaj eventuale aliaj lingvoj (prefere angla), konon de junulara Esperanto-movado, kapablon labori kun komputilo kaj pretecon fari oficejajn taskojn.

La volontulo havos senpagan loĝadon kaj ricevos poŝmonon certigantan (ĉirkaŭ 120 eŭroj semajne).

Pliaj informoj kaj detaloj rilataj al kandidatiĝo troveblas ĉe http://tejo.org/eo/volontulu.