Jagelona Universitato invitas, kiel ĉiujare, al E-kursoj je elementa nivelo (plena kurso por komencantoj; intensa parola kurso por komencintoj – nivelo A2) kaj meza nivelo (plena mezgrada kurso – nivelo B1-B2) kaj foje al specialaj kursoj.
Post la kurso oni ricevas Atestilon de Jagelona Universitato pri kono de Esperanto (KER-atestilo). En la universitato aktivas Esperanto-Rondo. Informoj kaj aliĝoj: esperanto.info1.pl ĈE gmail.com