Poznanaj esperantistoj el la Societo E-Senco invitas vin pasigi unu el lastajn varmajn semajnfinojn ĉi jare partoprenante ARtajn KONfrontojn en ESperanto “ARKONES”. La aranĝo okazos jam la 27-an fojon kaj celas allogi esperantistojn el Poznań, Pollando kaj la tuta mondo.
Por multaj ne necesas klarigi kio estas Arkones. La aranĝo okazis la unuan fojon jam komence de la 80-aj jaroj kaj ekde tiam ĝi okazis preskaŭ ĉiu jare. Komence, apud Poznań, poste en Poznań – ĉefurbo de tn. “terpomlando”. Ĉiujare kun partopreno de ĉ. 150-200 esperantistoj.
Arkones estas precipe sendependa forumo de esperanto-kulturo kaj arto. Relative granda kaj abunda festivalo. Tial dum la Konfrontoj neniam mankas koncertoj, elpaŝoj nek aŭtoraj renkontiĝoj. Okazas ankaŭ pluraj prelegoj kaj prezentoj kun variaj temoj: movadaj, kulturaj, lingvistikaj, sociologiaj kun partopreno de la plej estimataj movadaj personecoj. Vespere oni ripozu, distru kaj ĝuu la esperantistan etoson. La Arkonesejo restos malfermita ĝis malfrua nokto.
Arkones, kiu estis antaŭe aranĝo de PSEK, nun okazas sub aŭspicioj de TEJO. Prezoj estas tre favoraj por junuloj. Membroj de Pola Esperanto-Junularo partoprenos en Arkones senpage, sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro.
Ĉiujn informojn eblas trovi en la retejo arkones.org.