25 skoltoj kaj junaj esperantistoj el 15 landoj partoprenis seminarion Konstruante surbaze la diverseco – kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron? kiu okazis fine de majo en Varsovio.

La partoprenantoj prezentis la agadon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj de Skolta Esperanto-Ligo (SEL), ekkonis diversajn stilojn de la interkultura komunikado, prezentis siajn landan kaj internacian agadon en skoltismo kaj en la Esperanto-movado. Tamen la plej grava estis praktika, grupa kunlaboro pri diversaj temoj, kiuj ligas skoltismon kaj Esperanton. Oni multe diskutis pri tio, kiel ambaŭ movadoj povu kunlabori dum la sekva jaro, ekzemple por organizi internacian skoltan tendaron kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo. Temas pri projekto Ĵamboreo, kies laborplano kreiĝis dum la seminario. Kadre de la trejnado okazis ankaŭ renkontiĝoj kun du polaj skoltaj asocioj (ZHP kaj ZHR) kaj kun loka Esperanto-klubo Varsovia Vento.

La trejnseminarion kun partoprenantoj el la tuta mondo ebligis subvencio de Eŭropa Junulara Fonduso (EYF) de Konsilio de Eŭropo.