La Konsilio estas forumo por kunlaboro de organizoj formantaj ĝin kaj ankaŭ ilia reprezentanto en aferoj rilataj al bezonoj kaj postuloj de junularo en nia lando. Inter celoj kiujn starigas antaŭ si la organizaĵoj kreantaj la Konsilion estas inter alie kunkreado de junulara politiko, disvastigado de ideo pri junulara partopreno en publika vivo, subtenado de kunlaboro, interŝanĝo de informoj kaj spertoj inter organizoj junularaj, asociigantaj junularon kaj laborantaj por junularo, faciligado de kontaktoj inter polaj junularaj organizoj kaj eksterlandaj partneroj, kaj subtenado de evoluo en junularaj organizoj kaj organizoj asociigantaj junularon.
Pliajn informojn pri la Konsilio eblas trovi ĉe prom.info.pl.