Konstruante surbaze la diverseco – kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron? estas temo de la trejnseminario organizata kune de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Skolta Esperanto-Ligo (SEL) kaj Pola Skolta Asocio (ZHP).
La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011. La programo enhavas interaktivan laboradon pri teĥnikoj kaj metodoj de moderna laboro de junaj asocioj, kaj efikaj manieroj de organizi junularon uzante la temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado. Partoprenantoj lernos praktikajn metodojn de interkulturaj aktivecoj kaj la uzo de variaj iloj de la Konsilio de Eŭropo kaj plibonigos siajn gvidajn kapablojn.
La seminario okazos danke al subteno de Eŭropa Junulara Fondumo (EYF). Pliajn informojn eblas trovi ĉe paĝaro de Skolta Esperanto-Ligo kaj en informilo (PDF).