Tago de Diverseco

En Varsovio okazis Tago de Diverseco – evento celanta vastigi la socian konscion pri diskriminacio kaj popularigi la sciojn pri la kontraŭdiskriminacia leĝaro. Al la partopreno en la Tago de Diverseco kiel partneroj inter kelkdek asocioj estis invititaj ankaŭ Pola Esperanto-Asocio.

Unu el niaj celoj estis prezenti la diversecon de esperantisoj. Dum la tago eblis diskuti kun personoj, kiuj uzas Esperanton en la ĉiutaga vivo kaj samtempe havas multon direndan pri problemoj de diskriminacio. Inter ni estis i.a. handikapita usonano, pola-japana geedza paro kaj membrino de la varsovia E-klubo nunjare festinta la 90-an naskiĝdatrevenon. Aranĝita estis diskuto pri la historio kaj evoluo de esperanto kaj esperantistaro. Aktoroj el la varsovia kabareda grupo “La Oraj Pantalonoj en Arbustoj” rakontis pri sia aktuala agado. Okazis mallongaj lecionoj de Esperanto, kiuj logis grandkvante la partoprenantojn. Por la plej junaj vizitantoj estis organizitaj ludoj speciale destinitaj al ili. En la ĉefa scenejo okazis kvizo pri kono de Esperanto.

La evento okazis la 17-an de oktobro en unu el la plej grandaj Komercaj Centroj de Pollando “Oraj Terasoj”. Ĝi estis parto de kampanjo lanĉita de Eŭropa Komisiono sub la devizo “Por Diverseco, Kontraŭ Diskriminacio”.