Dum la renkontiĝo apogata de Ministerio pri Edukado kaj de Eŭropa Junulara Forumo oni ellaboris agadplanon por proksimaj semajnoj, en kies realigado aktive engaĝis reprezentantoj de PEJ, ankaŭ vizion kaj celojn de planata strukturo. Sekva renkontiĝo okazos en la dua parto de decembro en Sulejówek.
En pitoreska pejzaĝo de kovritaj per neĝo Tatroj okazis sekva renkontiĝo de junularaj neregistaraj organizaĵoj kiu celis interŝanĝon de spertoj kun reprezentantoj de naciaj konsiloj el aliaj landoj pri kreado de strukturoj por reprezenti junularon kaj profundigi kunlaboron inter polaj junularaj organizaĵoj en kreado de PROM. PROM (Pola Konsilio de Junularaj Organizaĵoj) estas asocio, kiu en futuro estos kunlaborplatformo por junularaj NGO kaj voĉo en formado de junulara politiko.