Emblemo de JES

Emblemo de JES

Proksimiĝas la Junulara E-Semajno (JES) – novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento. La 1-a renkontiĝo el la serio okazos inter la 26-a de decembro 2009 kaj la 3-a de januaro 2010 en Zakopane, Pollando. Aliĝis jam pli ol 200 homoj el 25 landoj. Temo de ĉi-jara JES estas „Prezentu vin – ekkonu nin. Proksimeco de la eŭropaj kulturoj”.

Honoran patronecon de la renkontiĝo akceptis Profesoro Władysław Bartoszewski, Ministro pri la Internacia Dialogo en Kancelario de la Pola Ĉefministro, S-ro Michael H. Gerdts, Ambasadoro de Germanio en Pollando, S-ro Janusz Majcher, la urbestro de Zakopane kaj S-ro Steffen Mues, la urbestro de Siegen (ĝemelurbo Zakopane).

JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Junulara E-Semajno okazados ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo.

Pliajn informojn serĉu ĉe la oficiala paĝaro de JES.

One thought on “Esperantista novjaro en Zakopane

  1. Karaj sampatrujanoj,

    mi tre gxojas, ke tiel multnombre estis vizitita via arangxo.Mi gratulas, mi mem provis reklami vian arangxon. Do, nun sxajnas estis granda sukceso, do sciu tion bone “vendi” skribu raportojn kaj artikolojn.Mi esperas, ke en Pollando estis aux estos multe legate por neesperantistoj.
    Ne forgesu reklamo estas fundamento de cxiu plua sukceso.

    Sincere via Stanislavo

Comments are closed.