
ARtaj KONfrontoj en ESperanto
Tradicie en septembro ni invitas al ARtaj KONfrontoj en ESperanto.
Ĉi-jare eblos partopreni koncertojn de Kapriol’! – tradicia nederlanda folko majstre prezentata de la frisa grupo, kiu fondiĝis surbaze de famega Kajto, SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj, Johannes Mueller - pianisto el Germanio. Teatre prezentiĝos Jarlo Martelmonto kun sia nova scenejverko “UM JE UME, UM EN JEE”, Adam Chrupczak – monodramo “Nigraj makuloj” surbaze de verko de Tadeusz Różewicz, reĝisoras Lucyna Sowińska, kaj junulara kabaredo “La oraj pantalonoj en arbustoj” kun skeĉoj en Esperanto
Arkones estas sendependa kultura kaj arta Esperantista aranĝo okazanta ĉiam komence de aŭtuno en Poznano. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo.
La aranĝo okazos inter la 24-a kaj 26-a de septembro 2010. Membroj de PEJ partoprenas en Arkones senpage, kondiĉe de aliĝo ĝis la 12-a de septembro. Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro arkones.org.
Ne ĉiuj havas tempon aŭ okazon por partopreni ĉeestankurson de Esperanto. Do nun ni havas novan proponon – retan kurson, kiun eblis partopreni sen foriri de sia hejmo. Lecionoj okazas unufoje semajne, ĵaŭde je la 19-a horo en virtuala klasoĉambro de lernu.net. La kurso estas dediĉita por komencantoj kaj gvidas ĝin Przemek Wierzbowski. Krom ĉi tiu kurso ni rekomendas ankaŭ aliajn materialojn por lerni esperanton, kiujn eblas trovi en la paĝaro lernu.net.
Jam sekvan fojon esperantistoj partoprenis la varsovian Sciencan Piknikon. Ĉe nia stando eblis ludi esperantajn skrablojn, traduki sian nomon al Esperanto aŭ ekkoni vortojn ligitajn kun mikromondo. Infanojn atendis diversaj ludoj kaj konkurso postulanta plenumon de specialaj taskoj ĉe kelkaj aliaj standoj. En la tendo troviĝis ekspozicio do esperantaj libroj kaj revuoj, kaj estis prezentataj filmoj „Esperanto estas…”. Antaŭ la tendo eblis partopreni rapidan kurson de la lingvo, kaj infanoj ricevis balonojn kun esperantaj vortoj.
Varsovia Scienca Pikniko de Pola Radio kaj Sciencentro de Kopernik estas la plej granda en Eŭropo subĉiela aranĝo populariganta sciencon. Ĉiujare la Sciencan Piknikon partoprenas ĉirkaŭ 250 instituciojn el Pollando kaj eksterlando. La 14-a Scienca Pikniko okazis la 12-an de junio 2010 kun la temo „Grandega mikromondo”.
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Oni preparis standon, kiu troviĝis ĉe enirejo al tendo de la Filologia Fakultato en la Ĉefplaco. Vizitantoj de la festivalo povis partopreni lecionon de Esperanto kaj konkurson pri ĝi. Antaŭ la tendo okazis ankaŭ instrudao de kantoj en Esperanto, fragmenta deklamado de “Sinjoro Tadeo” kaj prezentado de Pasporta Servo.
La krakova Scienca Festivalo okazis inter la 12-a kaj 15-a de majo. Ĉi-jara temo estis Teknologia-Arto-Vivo.
Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.
Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.
Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:
- Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
- Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
- Natalia Antolak (sekretario)
- Leszek Dobrowolski (kasisto)
- Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
- Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)
Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.
Ni kore invitas al la kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazos
en Varsvoio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo 2010. Pasas jam oficperiodo de la nuna estraro, do estas plej bona tempo resumi la lastajn dujarojn, dum kiuj nia organizo interalie ekhavis novan paĝaron kaj kunorganizis kelkajn grandajn eventojn. Nun ni elektos novan estraron, kiu oficos ĝis la 2012-a jaro.
Pliajn informojn pri la kunveno serĉu ĉe la paĝaro kunveno.pej.pl.
Pola Esperanto-Junularo dum lastaj jaroj, produktis kelkajn esperantaĵojn: T-ĉemizojn por Ago-Semajno 2006 kaj Internacia Junulara Kongreso 2009, verŝajne plej famajn “Lingva revolucio” kaj plej laste ankaŭ malfermilojn “Esperanto - Probably the best language in the world”.
Nun ni lanĉas konkurson pri fotoj de tiuj produktoj! Fotoj de la esperantaĵoj estu faritaj en plej neordinaraj lokoj kaj plej mojosaj situacioj, en plej diversaj anguloj de la mondo kaj plej neforgeseblaj momentoj, en plej strangaj kuntekstoj kaj ĉe plej famaj vidindaĵoj. Bonvenas ĉiuj mojosaj kaj kreemaj aperigoj de la produktoj.
La proponojn ni atendas ĝis la 15-a de junio. Plej bonaj estos premiitaj per T-ĉemizoj kaj botelmalfermiloj. Pli detalaj informoj pri la konkurso troveblas ĉe foto.pej.pl.
Komence de majo en Varsovio okazos kunveno de la Pola Esperanto-Junularo. Ĝia ĉefa tasko estos elekto de nova estraro de la organizo por la oficperiodo 2010-2012. Pliaj informoj pri la kunveno baldaŭ aperos. Tamen jam nun rezervu tempon por esti al Varsovio inter la 30-a de aprilo kaj 3-a de majo.
La 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos tre proksime de Pollando - en Ukrainio. Decido pri tio estis alprenita dum la lasta estrarkunsido de TEJO.
Temo proponita por la kongreso estas “Stabila evoluo - nova koncepto por homaro”. La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.
Cetere, la ĉi-jara 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.