Pola Esperanto-Junularo – Polska Młodzież Esperancka


Jubileo de Zamnhof en varsoviaj vendejoj

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Lokaj informoj, PEJ – Tags: , , – LukiZ 21:39, 2009-12-19
en vendejo - w sklepie

Etikedoj en Esperanto

Fromaĝo, pano, kolbasetojrobo aĉeteblis en varsoviaj vendejoj anstataŭ kutimaj ser, chleb, parówkisukienka. Kelkaj klientoj miris pri novaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri la internacia lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof. Nomoj de produktoj ŝanĝiĝis de polaj al esperantaj okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno.

Apud domo, kie loĝis Zamenhof oni kantis por li Cent jarojn kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto. La eventon organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.

En nia paĝaro haveblas fotogalerio de la evento: Esperanto en vendejoj.

Ni rekomendas aliajn raportojn pri ĉi tiu temo:

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg

Esperanto en vendejo

Kategorio: * Ĉiuj, Eventoj, Lokaj informoj, PEJ – Tags: , – LukiZ 5:17, 2009-12-13
En vendejo

en vendejo - w sklepie

Kelktaga ŝanĝo de produkto-nomoj al esperantaj en kelkaj vendejoj proksime de Zamenhofa strato en Varsovio. Gruszki, marchewka, kapusta kiszona, spodnie kaj sukienka – ŝanĝiĝos al piro, karoto, acida brasiko, pantalono kaj robo. Nomoj de produktoj plenumos funkciojn konkretajn, sed samtepe abstraktajn. La spektantoj estos hazardaj klientoj, partoprenantoj de ĉiu-taga realeco. Kaj ĉio ĉi okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.

La agadon akompanos spektaklo en esperanto la 15-an de decembro je la 14-a horo en ĉirkaŭaĵo de domo de Zamenhof. La eventon organizas Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.

Printu, sendu, publikigu:
  • E-mail this story to a friend!
  • Print this article!
  • Facebook
  • Wykop
  • Gwar
  • MySpace
  • Google
  • TwitThis
  • Live
  • del.icio.us
  • LinkedIn
  • Netvibes
  • Reddit
  • Technorati
  • Digg