Bonege organizita Kultur-lingva festivalo, debuto de la rokgrupo Supernova, Kim ludanta akordionon sur tegmento de kongresejo, JoMo koncertanta en la urba ĉefplaco, lanĉo de nova Pasporta Servo, nokta vivo ĝis mateno kaj neforgesebla etoso - tiel 343 homoj el 41 landoj memoros la 65-an Internacian Junularan Kongreson. Krome en la aranĝo tre abundis taga programo, okazis interesaj ekskursoj, estis elektita nova estraro de TEJO kaj estis proklamita kongresa rezolucio. IJK-n okazintan en Liberec’, urbo situita apud Ĉeĥa-Germana-Pola trilandlimo organizis Esperanto-Junularoj de ĝuste ĉi tiuj tri landoj.
Por ekscii pli multe legu la Raporton de la 65-a Internacia Junulara Kongreso.
Printu, sendu, publikigu:

Estraro de TEJO
Dum la 65-a Internacia Junulara Kongreso en Liberec’ la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis novan Estraron. Reelektitaj estis Gregor Hinker el Aŭstrio kiel Prezidanto kaj Sergeo Tyrin el Israelo kiel Kasisto. Aldone estis elektita Oleksandra (Saŝa) Kovyazina el Ukrainio, Irmina Szustak el Pollando kaj Łukasz (LukiZ) Żebrowski el Pollando kiel Vicprezidantoj kaj Paulína Kožuchová el Slovakio kiel Ĝenerala Sekretario.
Gregor en la nova Estraro daŭre respondecos pri Eksteraj Rilatoj, Saŝa pri Informado, Irmina pri Landa Agado, Łukasz pri Kongresoj, Seminarioj kaj Aktivula Trejnado. Rimarkindas, ke 3 el 6 membroj de la nova TEJO-Estraro estas membroj de Pola Esperanto-Junularo.
Printu, sendu, publikigu:
Esperantista muzikeldonejo Vinilkosmo kreis novan paĝaron por aĉeti muzikon en MP3-dosieroj. En la paĝaro www.vinilkosmo-mp3.com eblas aŭskulti muzikframentojn kaj aĉeti unuopajn MP3-dosierojn aŭ tutajn albumojn. Muzikon en tradicia, diska formo eblas aĉeti ĉe la paĝaro de la eldonejo: www.vinilkosmo.com.
Printu, sendu, publikigu: