
Varsovia Vento Elsendoj
Reta radio de la Eperanto-klubo Varsovia Vento havas novan paĝaron. Funkcianta de la 2006-a jaro, la radio translokiĝis al adreso podkasto.net. En la paĝaro bazigita sur sistemo WordPress troviĝas kompreneble la plej aktualaj elsendoj sed ankaŭ interalie arkivejo kun plej interesaj pecoj de malnovaj elsendoj, anoncejo kaj informoj pri la redakcio.
Printu, sendu, publikigu:

PS 2.0
Pasporta Servo, unu el la plej furoraj servoj de TEJO estas nuntempe modernigata. Kiel la plej garava elemento de Pasporta Servo 2.0 rolos nova paĝaro: www.pasportaservo.org. Jam ekde marto eblas aliĝi. Oficial malfermo estas planata por la 7-a de majo. Pliaj informoj troveblas en la intervjuo publikigita en paĝaro de TEJO.
Pasporta Servo estas socia servo grupiĝanta homojn, kiu povas senpage akcepti gastojn en siaj hejmoj, aŭ tiujn, kiuj deziras uzi la eblecon. Tamen por uzi la servon necesas paroli Esperante.
Printu, sendu, publikigu:

TEJO
Finfine alvenis decido de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo pri la venontjara Internacia Junulara Kongreso. Por la loko de la 66-a IJK estis elektita Santa Cruz del Norte en Kubo.
La kongreso okazos de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2010, do tuj post la Universala Kongreso.
Printu, sendu, publikigu:
Jen komenciĝis projekta fazo de la nova paĝaro de Pola Esperanto-Junularo bazigita sur sistemo WordPress.
Verŝajne jam dum la venonta PEJ-kunveno en Vroclavo videblos la unuaj efikoj.
Printu, sendu, publikigu: