La 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos tre proksime de Pollando - en Ukrainio. Decido pri tio estis alprenita dum la lasta estrarkunsido de TEJO.
Temo proponita por la kongreso estas “Stabila evoluo - nova koncepto por homaro”. La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.
Cetere, la ĉi-jara 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.
Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj.
La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.
Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.

Etikedoj en Esperanto
Fromaĝo, pano, kolbasetoj aŭ robo aĉeteblis en varsoviaj vendejoj anstataŭ kutimaj ser, chleb, parówki aŭ sukienka. Kelkaj klientoj miris pri novaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri la internacia lingvo kreita de Ludoviko Zamenhof. Nomoj de produktoj ŝanĝiĝis de polaj al esperantaj okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno.
Apud domo, kie loĝis Zamenhof oni kantis por li Cent jarojn kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto. La eventon organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.
En nia paĝaro haveblas fotogalerio de la evento: Esperanto en vendejoj.
Ni rekomendas aliajn raportojn pri ĉi tiu temo:

en vendejo - w sklepie
Kelktaga ŝanĝo de produkto-nomoj al esperantaj en kelkaj vendejoj proksime de Zamenhofa strato en Varsovio. Gruszki, marchewka, kapusta kiszona, spodnie kaj sukienka – ŝanĝiĝos al piro, karoto, acida brasiko, pantalono kaj robo. Nomoj de produktoj plenumos funkciojn konkretajn, sed samtepe abstraktajn. La spektantoj estos hazardaj klientoj, partoprenantoj de ĉiu-taga realeco. Kaj ĉio ĉi okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
La agadon akompanos spektaklo en esperanto la 15-an de decembro je la 14-a horo en ĉirkaŭaĵo de domo de Zamenhof. La eventon organizas Historia Muzeo de Polaj Judoj, kuratorino Natalia Romik kaj Pola Esperanto-Junularo.
En Krakovo komenciĝas du kursoj de Esperanto. Informa renkontiĝo pri kurso en Wyższa Szkoła Zarządzania i Bankowości (altlernejo WSZiB, apud la okcidenta kvartalo de Krakovo, Bronowice) okazos vendrede, la 27-an de novembro. La lecionoj okazados vendrede posttagmeze, kaj al la kurso povas aliĝi ĉiu, sendepende de la aĝo.
Lecionoj de Esperanto en Jagelona Universitato (apud la Ĉefplaco) okazas marde vespere. Tiu ĉi kurso ankaŭ estas malferma por ĉiuj, sed dediĉita precipe al studentoj de tiu universitato, kiuj elektis Esperanton kiel devigan studobjekton, same kiel al perretaj lernantoj.
Detalajn informojn pri ambaŭ kursoj eblas ricevi ĉe esperanto.info.pl ĈE gmail.com.
Ni kore invitas al senpaga kurso de Esperanto en Varsovio. Informa renkotniĝo okazos lunde la 23-an de novembro je la 20-a 30. Loko de la kurso estas sidejo de Pola Esperanto-Asocio ĉe la strato Andersa 37/59a (mapeto). Ĉe dum-telefono bonvolu elekti numeron 159.
La kurson organizas klubo Varsovia Vento, kaj gvidos ĝin, same kiel en lastaj jaroj, Leszek Dobrowolski.

Emblemo de JES
Proksimiĝas la Junulara E-Semajno (JES) – novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento. La 1-a renkontiĝo el la serio okazos inter la 26-a de decembro 2009 kaj la 3-a de januaro 2010 en Zakopane, Pollando. Aliĝis jam pli ol 200 homoj el 25 landoj. Temo de ĉi-jara JES estas „Prezentu vin - ekkonu nin. Proksimeco de la eŭropaj kulturoj”.
Honoran patronecon de la renkontiĝo akceptis Profesoro Władysław Bartoszewski, Ministro pri la Internacia Dialogo en Kancelario de la Pola Ĉefministro, S-ro Michael H. Gerdts, Ambasadoro de Germanio en Pollando, S-ro Janusz Majcher, la urbestro de Zakopane kaj S-ro Steffen Mues, la urbestro de Siegen (ĝemelurbo Zakopane).
JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Junulara E-Semajno okazados ĉiujare dum unu semajno en alia loko de Meza Eŭropo.
Pliajn informojn serĉu ĉe la oficiala paĝaro de JES.
En la pola lingvoversio de nia paĝaro aperis nova parto: pri Esperanto, kie eblas trovi multajn informojn pri la lingvo.
Tiu, kiuj por la unua fojo renkontiĝas kun Esperanto povas ekscii pri kio temas, konatiĝi kun lingvobazo kaj plej oftaj demandoj. Tiuj partoj estis preparitaj surbaze de broŝuro “Malkovru Esperanton - fascina lingvo”, kiun plene eblas trovi en la paĝo por legi. Por spekti estas filmoj el serio “Esperanto estas…”, kaj en la paĝo por aŭskulti eblas trovi informojn pri radio en Esperanto. Fine ne povis manki informoj bezonataj por lerni Esperanton.
Samtempe kun paĝoj pri Esperanto, en la Esperantlingva versio de la retejo estis malfermita paĝo pri la pola lingvo.
Do ni invitas vin legi novajn partojn de la paĝaro!

Grafitio Esperante
Esperantaj grafitio-ŝablonoj kaj bildaj Esperanto-vortaretoj estis kreitaj dum laborrenkontoj okazintaj kadre de la 13-a Scienca Festivalo en Varsovio. Krome partoprenantoj povis ekscii pri historio de Esperanto kaj lude ekkoni funkciadon de la lingvo. Dum kelkaj tagoj laborrenkontojn partoprenis klasoj el bazlernejoj kaj gimnazio, kaj familioj kun infanoj. Pli junaj grupoj kreis mem desegnitajn vortaretojn polajn-Esperantajn. Pli aĝaj preparis grafitio-ŝablonojn prezentantajn ideojn de Esperanto. La verkoj estis publikigitaj en urba ekspozicio ĉe Zamenhof-strato.
La laborrenkontojn organizis Historia Muzeo de Polaj Judoj kunlabore kun Pola Esperanto-Junularo. Gvidis ilin Zofia Mioduszewska kaj Zofia Wóycicka de HMdPJ, Łukasz Żebrowski kaj Irmina Szustak de PEJ, kaj artistoj Katarzyna Stanny, Marcin Urbanek kaj Łukasz Mieszkowski.
Vidu fotogalerion de la laborrenkontojgrafitio esperante.
Legu ankaŭ raporton en Libera Folio.
En Centro de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko oktobre komenciĝas laborrenkontoj dediĉitaj al Esperanto. Ili celas popularigadon de lingvo Esperanto, persono kaj ideo de Ludoviko Zamenhof, kaj informadon pri historio kaj nuntempo de la Esperanto-movado en Bjalistoko, Pollando kaj mondo.
Serio de laborrenkontoj daŭros duonjaron. Renkontiĝoj okazos unufoje semajne en Zamenhof-Centro ĉe la strato Warszawska 19. Gvidos ilin Przemysław Wierzbowski, kaj ĉiun renkontiĝon komencos prelego de interalie historiistoj, pedagogoj kaj specialistoj pri Esperanto-movado.
Al laborrenkontoj eblas aliĝi persone en sidejo de la Centro aŭ telefone +48856767367. Bileto por 21 renkontiĝoj kostas 140 zlotojn (80 zlotojn por studentoj kaj pensiuloj).
Pliajn informojn eblas trovi en paĝaro de Bjalistoka Kulturcentro.